Francisco Ferrer

     Tio estas kataluna nomo. La patronomo estas Ferrer kaj la patrinonomo estas Guàrdia


Francisco Ferrer
Persona informo
Naskiĝo 14-an de januaro 1859 (1859-01-14)
en Alella
Morto 13-an de oktobro 1909 (1909-10-13) (50-jaraĝa)
en Barcelono
Mortokialo pafvundo
Tombo Montjuïc Cemetery
Lingvoj katalunahispana
Ŝtataneco Hispanio
Subskribo Francisco Ferrer
Familio
Edz(in)o Léopoldine Bonnard (en) Traduki (1899–1905) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo instruisto
verkisto
pedagogo
filozofo Redakti la valoron en Wikidata
Verkoj La moderna lernejo
vdr

Francisco FERRER I GUARDIA (katalune: Francesc Ferrer i Guàrdia; Alella, je la 14-a de januaro 1859 - Barcelono, 13-a de oktobro 1909), kataluna instruisto kaj pedagogo, adepto de Libera Penso kaj fondinto de t.n. Escuela Moderna (Moderna Lernejo), en kiu li edukis laboristajn geknabojn sen trudaj rimedoj, sen batado kaj preĝado, sen ŝtata kaj eklezia influoj. Pro tio kaj lia supozata rilato al anarkiismo, li estis komplote akuzita pri instigo de la revoluciprovo kiu okazis en Barcelono en 1909, konata kiel la Tragika Semajno, kaj ekzekute forigita.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search